Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 12

Johano 12:34-46

Help us?
Click on verse(s) to share them!
34La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo?
35Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.
36Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili.
37Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li;
38por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?
39Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:
40Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertiĝu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.
41Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.
42Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;
43ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.
44Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis.
45Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis.
46Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.

Read Johano 12Johano 12
Compare Johano 12:34-46Johano 12:34-46