Text copied!
Bibles in Esperanto

Johano 12:34-46 in Esperanto

Help us?

Johano 12:34-46 in Londona Biblio

34 La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo?
35 Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.
36 Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili.
37 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li;
38 por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?
39 Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:
40 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertiĝu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.
41 Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.
42 Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;
43 ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.
44 Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis.
45 Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis.
46 Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.
Johano 12 in Londona Biblio