Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 17

Luko 17:11-25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
11Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.
12Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;
13kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin.
14Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.
15Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo,
16kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.
17Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ?
18Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo?
19Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.
20Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun observado;
21kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi.
22Kaj li diris al la disĉiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.
23Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu;
24ĉar kiel la fulmo, kiam ĝi fulmas el unu subĉiela flanko, lumas ĝis alia subĉiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago.
25Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malŝatata de ĉi tiu generacio.

Read Luko 17Luko 17
Compare Luko 17:11-25Luko 17:11-25