Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 17:11-25 in Esperanto

Help us?

Luko 17:11-25 in Londona Biblio

11 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.
12 Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;
13 kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin.
14 Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.
15 Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo,
16 kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.
17 Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ?
18 Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo?
19 Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis.
20 Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun observado;
21 kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi.
22 Kaj li diris al la disĉiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.
23 Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu;
24 ĉar kiel la fulmo, kiam ĝi fulmas el unu subĉiela flanko, lumas ĝis alia subĉiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago.
25 Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malŝatata de ĉi tiu generacio.
Luko 17 in Londona Biblio