Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 18

Luko 18:14-42

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
15Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin.
16Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio.
17Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin.
18Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
19Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.
20Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon.
21Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco.
22Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.
23Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa.
24Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio!
25Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.
26Kaj tiuj, kiuj tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita?
27Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio.
28Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin.
29Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio,
30kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.
31Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.
32Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;
33kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.
34Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn.
35Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn;
36kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio.
37Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.
38Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min.
39Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min!
40Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:
41Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.
42Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis.

Read Luko 18Luko 18
Compare Luko 18:14-42Luko 18:14-42