Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 17

Luko 17:1-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj li diris al siaj disĉiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!
2Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj.
3Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.
4Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.
5Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro: Aldonu al ni fidon.
6Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi.
7Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aŭ paŝtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo: Tuj venu, kaj sidiĝu, por manĝi?
8Ĉu li ne diros al li prefere: Preparu ion, por ke mi verspermanĝu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi manĝos kaj trinkos; kaj poste vi manĝos kaj trinkos?
9Ĉu li dankas la serviston, ĉar li faris tion, kio estis ordonita?
10Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru: Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.
11Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.
12Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;
13kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin.
14Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.
15Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo,
16kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.
17Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ?

Read Luko 17Luko 17
Compare Luko 17:1-17Luko 17:1-17