Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 17:1-17 in Esperanto

Help us?

Luko 17:1-17 in Londona Biblio

1 Kaj li diris al siaj disĉiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!
2 Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj.
3 Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin.
4 Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu.
5 Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro: Aldonu al ni fidon.
6 Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi.
7 Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aŭ paŝtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo: Tuj venu, kaj sidiĝu, por manĝi?
8 Ĉu li ne diros al li prefere: Preparu ion, por ke mi verspermanĝu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi manĝos kaj trinkos; kaj poste vi manĝos kaj trinkos?
9 Ĉu li dankas la serviston, ĉar li faris tion, kio estis ordonita?
10 Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru: Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.
11 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo.
12 Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;
13 kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin.
14 Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.
15 Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo,
16 kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.
17 Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ?
Luko 17 in Londona Biblio