Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 13

Luko 13:1-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj ĉeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferaĵoj.
2Kaj responde li diris al ili: Ĉu vi pensas, ke tiuj Galileanoj estis pekuloj pli ol ĉiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion suferis?
3Mi diras al vi: Neniel; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj tiel same pereos.
4Aŭ pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo en Ŝiloaĥ kaj ilin mortigis, ĉu vi pensas, ke ili estis pekuloj pli ol ĉiuj homoj, kiuj loĝis en Jerusalem?
5Neniel, mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi ĉiuj ankaŭ pereos.
6Kaj li parolis la jenan parabolon: Unu viro havis figarbon, plantitan en lia vinberĝardeno, kaj li venis, serĉante frukton sur ĝi, kaj ne trovis.
7Kaj li diris al la vinberisto: Jen tri jarojn mi venas, serĉante frukton sur ĉi tiu figarbo, kaj mi ne trovas; elhaku ĝin; kial ĝi senutiligas ankaŭ la teron?
8Sed li responde diris: Sinjoro, lasu ĝin resti ankaŭ ĉi tiun jaron, ĝis mi fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon;
9kaj se ĝi poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos ĝin.
10Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato.
11Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbita kaj neniel povis leviĝi.
12Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco.

Read Luko 13Luko 13
Compare Luko 13:1-12Luko 13:1-12