Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 17

Johano 17:13-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem.
14Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
15Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono.
16Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
17Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.
18Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon.
19Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero.
20Kaj mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto;
21por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.
22Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu;
23mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.
24Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo.

Read Johano 17Johano 17
Compare Johano 17:13-24Johano 17:13-24