Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Ijob - Ijob 34

Ijob 34:18-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
18Ĉu oni povas diris al reĝo: Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj: Malpiulo?
19Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj.
20Momente ili mortas, noktomeze ili tumultiĝas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.
21Ĉar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn paŝojn Li vidas.
22Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kaŝi malbonaguloj.
23Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por juĝo.
24Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;
25Ĉar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasiĝas.
26Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie ĉiuj vidas;
27Pro tio, ke ili forturniĝis de Li Kaj ne penis kompreni ĉiujn Liajn vojojn,
28Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj.
29Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kaŝas Sian vizaĝon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,
30Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.
31Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;
32Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros.
33Ĉu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne plaĉis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.
34Saĝaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min aŭskultas:

Read Ijob 34Ijob 34
Compare Ijob 34:18-34Ijob 34:18-34