Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Ijob

Ijob 36

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:
2Atendu ankoraŭ iom; mi montros al vi, Ĉar mi havas ankoraŭ kion paroli pro Dio.
3Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.
4Ĉar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaŭ vi.
5Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malŝatas; Li estas potenca per la forto de la koro.
6Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.
7Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun reĝoj sur trono Li sidigas ilin por ĉiam, Por ke ili estu altaj.
8Kaj se ili estas ligitaj per ĉenoj, Malliberigitaj mizere per ŝnuroj,
9Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.
10Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.
11Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;
12Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.
13La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;
14Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malĉastuloj.
15Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.
16Ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj.
17Sed vi fariĝis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj juĝo tenas sin kune.
18Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elaĉeto ne deklinu vin.

19Ĉu Li atentos vian riĉecon? Ne, nek oron, nek forton aŭ potencon.
20Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.
21Gardu vin, ne kliniĝu al malpieco; Ĉar tion vi komencis pro la mizero.
22Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?
23Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri: Vi agis maljuste?
24Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.
25Ĉiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.
26Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.
27Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili verŝiĝas pluve el la nebulo;
28Verŝiĝas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.
29Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapiŝojn de Sia tendo,
30Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.
31Ĉar per ili Li juĝas la popolojn Kaj donas ankaŭ manĝaĵon abunde.
32Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al ĝi aperi denove.
33Antaŭdiras pri ĝi ĝia bruo, Kaj eĉ la brutaroj, kiam ĝi alproksimiĝas.