Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Ijob

Ijob 38

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:
2Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?
3Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
4Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.
5Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron?
6Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon,
7Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?
8Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino;
9Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj,
10Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,
11Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?
12Ĉu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenruĝo ĝian lokon,
13Ke ĝi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi;
14Ke ilia internaĵo renversiĝu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuziĝu;
15Ke de la malpiuloj forpreniĝu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?
16Ĉu vi venis ĝis la fontoj de la maro? Kaj ĉu vi iradis sur la fundo de la abismo?
17Ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? Kaj ĉu vi vidis la pordegon de la mallumego?
18Ĉu vi pririgardis la larĝon de la tero? Diru, ĉu vi scias ĉion ĉi tion?

19Kie estas la vojo al la loĝejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,
20Ke vi konduku ĝin al ĝia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al ĝia domo?
21Ĉu vi sciis, kiam vi naskiĝos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?
22Ĉu vi venis al la devenejo de la neĝo, Kaj ĉu vi vidis la devenejon de la hajlo,
23Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?
24Kie estas la vojo, laŭ kiu dividiĝas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?
25Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,
26Por doni pluvon sur teron, kie neniu troviĝas, Sur dezerton senhoman,
27Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?
28Ĉu la pluvo havas patron? Aŭ kiu naskigis la gutojn de roso?
29El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la ĉielo?
30Simile al ŝtono malmoliĝas la akvo, Kaj la supraĵo de la abismo kunfirmiĝas.
31Ĉu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aŭ ĉu vi povas malligi la ligon de Oriono?
32Ĉu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun ĝiaj infanoj?
33Ĉu vi konas la leĝojn de la ĉielo? Aŭ ĉu vi povas aranĝi ĝian regadon super la tero?
34Ĉu vi povas levi al la nubo vian voĉon, Ke abundo da akvo vin kovru?
35Ĉu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi: Jen ni estas?
36Kiu metis en la internon la saĝon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?

37Kiu estas tiel saĝa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elverŝas la felsakojn de la ĉielo,
38Kiam la polvo kunfandiĝas Kaj la terbuloj kungluiĝas?
39Ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,
40Kiam ili kuŝas en la nestegoj, Sidas embuske en la laŭbo?
41Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi?