Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Ijob

Ijob 21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Ijob respondis kaj diris:
2Aŭskultu mian parolon; Kaj ĝi estu anstataŭ viaj konsoloj.
3Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.
4Ĉu kontraŭ homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?
5Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la buŝon.
6Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.
7Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon?
8Ilia idaro estas bone aranĝita antaŭ ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj.
9Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.
10Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata; Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas.
11Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.
12Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.
13Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente.
14Kaj tamen ili diras al Dio: Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
15Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?
16Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.
17Ĝis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingiĝu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.
18Ili estu kiel pajlero antaŭ vento, Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego.

19Dio konservas lian malfeliĉon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu;
20Liaj propraj okuloj vidu lian malfeliĉon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.
21Ĉar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis?
22Ĉu oni povas instrui scion al Dio, Kiu juĝas ja plej altajn?
23Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;
24Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.
25Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne ĝuis bonon.
26Sed ambaŭ kune ili kuŝas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.
27Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi;
28Vi diros: Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu loĝis la malpiuloj?
29Sed demandu la vojaĝantojn, Kaj ne malatentu iliajn atestojn:
30En tago de malfeliĉo la malpiulo estas ŝirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.
31Kiu montros antaŭ lia vizaĝo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?
32Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj.
33Dolĉaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li treniĝas ĉiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaŭ li.
34Kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn?