Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Ijob

Ijob 25

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
2Regado kaj timigo estas ĉe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
3Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn? Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?
4Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
5Vidu, eĉ la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:
6Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo!