Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Ijob

Ijob 33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn.
2Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo.
3Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.
4La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.
5Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu.
6Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo.
7Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.
8Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj:
9Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;
10Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;
11Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn.
12Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo.
13Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?
14Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.
15En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,
16Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,
17Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,
18Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.

19Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.
20Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo.
21Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.
22Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.
23Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,
24Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon.
25Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.
26Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco.
27Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;
28Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.
29Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo,
30Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.
31Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos.
32Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava.
33Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.