Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Ijob

Ijob 20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:
2Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.
3Hontindan riproĉon mi aŭdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.
4Ĉu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,
5Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?
6Se lia grandeco eĉ atingus ĝis la ĉielo, Kaj lia kapo tuŝus la nubon,
7Li tamen pereos por ĉiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros: Kie li estas?
8Kiel sonĝo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.
9Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.
10Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havaĵon.
11Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kuŝiĝos kune kun li en la polvo.
12Se la malbono estas dolĉa en lia buŝo, Li kaŝas ĝin sub sia lango,
13Li flegas ĝin kaj ne forlasas ĝin, Kaj retenas ĝin sur sia palato:
14Tiam lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj, Fariĝos galo de aspidoj interne de li.
15Li englutis havaĵon, sed li ĝin elvomos; El lia ventro Dio ĝin elpelos.
16Venenon de aspidoj li suĉos; Lango de vipuro lin mortigos.
17Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.
18Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havaĵo, li ĝin fordonos kaj ne ĝuos ĝin.

19Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.
20Ĉar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.
21Nenion restigis lia manĝemeco; Tial lia bonstato ne estos longedaŭra.
22Malgraŭ lia abundeco, li estos premata; Ĉiaspecaj suferoj trafos lin.
23Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.
24Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra.
25Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.
26Nenia mallumo povos kaŝi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.
27La ĉielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero leviĝos kontraŭ lin.
28Malaperos la greno el lia domo, Disŝutita ĝi estos en la tago de Lia kolero.
29Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredaĵo destinita por li de Dio.