Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 9

Luko 9:31-62

Help us?
Click on verse(s) to share them!
31kiuj montriĝis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem.
32Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekiĝinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li.
33Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo: Estro, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras.
34Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon.
35Kaj el la nubo venis voĉo, diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin aŭskultu.
36Kaj dum la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.
37Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin.
38Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante: Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, ĉar li estas mia sola infano;
39kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin.
40Kaj mi petis viajn disĉiplojn, ke ili elpelu ĝin; sed ili ne povis.
41Kaj Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon.
42Kaj dum li venis, la demono lin ĵetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.
43Kaj ĉiuj miregis pro la majesto de Dio. Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj disĉiploj:
44Penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn: ĉar la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj.
45Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj ĝi estis kaŝita for de ili, por ke ili ne sciu ĝian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro.
46Kaj komenciĝis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos la plej granda.
47Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si,
48kaj diris al ili: Kiu akceptos ĉi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; ĉar kiu estas plej malgranda inter vi ĉiuj, tiu estas granda.
49Kaj Johano respondis kaj diris: Estro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas kun ni.
50Sed Jesuo diris al li: Ne malpermesu; ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ vi, estas por vi.
51Kaj kiam la tagoj maturiĝis por lia suprenakcepto, li firmigis sian vizaĝon, por iri al Jerusalem,
52kaj sendis senditojn antaŭ sia vizaĝo; kaj ili iris, kaj eniris en vilaĝon de la Samarianoj, por pretigi por li.
53Kaj tiuj lin ne akceptis, ĉar lia vizaĝo estis direktata al Jerusalem.
54Kaj liaj disĉiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris: Sinjoro, ĉu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la ĉielo kaj ekstermi ilin?
55Sed li sin turnis kaj admonis ilin; kaj li diris: Vi mem ne scias, laŭ kia spirito vi estas.
56Ĉar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed por savi. Kaj ili iris en alian vilaĝon.
57Kaj dum ili vojaĝis, sur la vojo iu diris al li: Mi vin sekvos, kien ajn vi iros.
58Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la ĉielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kuŝigi sian kapon.
59Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron.
60Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio.
61Kaj ankoraŭ alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo.
62Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.

Read Luko 9Luko 9
Compare Luko 9:31-62Luko 9:31-62