Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj

Sentencoj 3

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
2Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.
3Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
4Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion Ĉe Dio kaj homoj.
5Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.
6Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon.
7Ne opiniu vin saĝa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.
8Ĉi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.
9Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:
10Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
11La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
12Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
13Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
14Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
15Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.
16Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
17Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
18Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.

19La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
20Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.
21Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
22Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
23Tiam vi iros sendanĝere vian vojon, Kaj via piedo ne falpuŝiĝos.
24Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
25Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
26Ĉar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.
27Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.
28Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos.
29Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.
30Ne malpacu kun iu senkaŭze, Se li ne faris al vi malbonon.
31Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;
32Ĉar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.
33Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la loĝejon de piuloj Li benas.
34La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron.
35Honoron heredas saĝuloj; Sed malsaĝuloj forportas honton.