Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj

Sentencoj 20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta.
2Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo.
3Estas honoro por homo ĉesigi malpacon; Sed ĉiu malsaĝulo estas malpacema.
4En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos.
5Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo saĝa ĝin elĉerpos.
6Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?
7Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.
8Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.
9Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
10Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
11Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.
12Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
13Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano.
14Malbona, malbona, diras la aĉetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.
15Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo.
16Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
17Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj.
18Intencoj fortikiĝas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.

19Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon.
20Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.
21Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.
22Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.
23Neegalaj peziloj estas abomenaĵo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.
24La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?
25Ĝi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.
26Saĝa reĝo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.
27La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; Ĝi esploras ĉiujn internaĵojn de la korpo.
28Favorkoreco kaj veremeco hardas reĝon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.
29Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.
30Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.