1Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal.
2Mi estas la plej malklera homo, Kaj homan prudenton mi ne posedas.
3Kaj mi ne lernis saĝon, Kaj pri la Sanktulo mi ne havas ekkonon.
4Kiu leviĝis en la ĉielon, kaj malleviĝis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu aranĝis ĉiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? Ĉu vi scias?
5Ĉiu diro de Dio estas pura; Li estas ŝildo por tiuj, kiuj Lin fidas.
6Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto.
7Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos:
8Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi; Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas.
9Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus: Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio.
10Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo.
11Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;
12Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj;
13Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;
14Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
15Hirudo havas du filinojn, kiuj krias: Donu, donu; Ili tri neniam satiĝas. Kvar objektoj ne diras: Sufiĉe:
16Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe.
17Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.
18Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:
19La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.
20Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon.
21Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti:
22Sklavon, kiam li fariĝis reĝo; Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano;
23Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.
24Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre saĝaj:
25La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si manĝaĵon;
26La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko;
27La akridoj ne havas reĝon, Kaj tamen ili ĉiuj eliras en vicoj;
28La lacerto kroĉiĝas per siaj manoj, Tamen ĝi estas en reĝaj palacoj.
29Ekzistas tri, kiuj bone iras, Kaj kvar, kiuj marŝas bele:
30La leono, plej forta el la bestoj, Cedas al neniu;
31Cervo kun bonaj lumboj; virkapro; Kaj reĝo, kiun neniu povas kontraŭstari.
32Se vi agis malsaĝe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la buŝon.
33Ĉar batado de lakto produktas buteron, Ekbato de nazo aperigas sangon, Kaj incitado de kolero kaŭzas malpacon.