Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj

Sentencoj 26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo.
2Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas.
3Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj.
4Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke vi mem ne fariĝu egala al li.
5Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj.
6Kiu komisias aferon al malsaĝulo, Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas.
7Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.
8Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo.
9Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.
10Kompetentulo ĉion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn.
11Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon.
12Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.
13Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.
14Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.
15Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo.
16Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj.
17Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.
18Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton,

19Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras: Mi ja ŝercas.
20Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco.
21Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.
22La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
23Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon.
24Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.
25Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro.
26Kiu trompe kaŝas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.
27Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin; Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.
28Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis; Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon.