Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj

Sentencoj 28

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Malvirtulo kuras, kiam neniu persekutas; Sed virtuloj estas sentimaj kiel leono.
2Kiam lando pekas, ĝi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe.
3Homo malriĉa, kiu premas malriĉulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon.
4Kiuj forlasis la leĝojn, tiuj laŭdas malvirtulon; Sed la observantoj de la leĝoj indignas kontraŭ li.
5Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la serĉantoj de la Eternulo komprenas ĉion.
6Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa.
7Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron.
8Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj.
9Kiu forklinas sian orelon de aŭdado de instruo, Ties eĉ preĝo estas abomenaĵo.
10Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon.
11Riĉulo estas saĝa en siaj okuloj; Sed saĝa malriĉulo lin tute travidas.
12Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altiĝas malvirtuloj, tiam homoj sin kaŝas.
13Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.
14Bone estas al homo, kiu ĉiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon.
15Leono krieganta kaj urso avida Estas malvirta reganto super malriĉa popolo.
16Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
17Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
18Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos.

19Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon.
20Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno.
21Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.
22Homo enviema rapidas al riĉeco, Kaj li ne scias, ke malriĉeco lin atendas.
23Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango.
24Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto.
25Fierulo kaŭzas malpacojn; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estos bonstata.
26Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaĝa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita.
27Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata.
28Kiam malvirtuloj altiĝas, homoj kaŝiĝas; Sed kiam ili pereas, tiam multiĝas virtuloj.