Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj

Sentencoj 9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1La saĝo konstruis sian domon, Ĉarpentis ĝiajn sep kolonojn.
2Ĝi buĉis sian bruton, verŝis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.
3Ĝi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo:
4Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Al la senspritulo ĝi diris:
5Venu, manĝu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis.
6Forlasu la malsaĝaĵon, kaj vivu; Kaj iru laŭ la vojo de la prudento.
7Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata.
8Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos.
9Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
10La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.
11Ĉar per mi plimultiĝos viaj tagoj, Kaj aldoniĝos al vi jaroj da vivo.
12Se vi saĝiĝis, vi saĝiĝis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.
13Virino malsaĝa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,
14Sidas ĉe la pordo de sia domo, Sur seĝo sur altaĵo de la urbo,
15Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian ĝustan vojon:
16Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Kaj al la senspritulo ŝi diris:
17Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj, Kaj pano kaŝita estas agrabla.
18Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke ŝiaj invititoj estas en la profundoj de Ŝeol.