Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj

Sentencoj 10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino.
2Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.
3La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas.
4Maldiligenta mano malriĉigas; Sed mano de diligentuloj riĉigas.
5Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.
6Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
7La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
8Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.
9Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.
10Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon; Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.
11La buŝo de piulo estas fonto de vivo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
12Malamo kaŭzas malpacon; Sed amo kovras ĉiujn pekojn.
13Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo.
14Saĝuloj konservas la scion; Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo.
15La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo.
16La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.
17Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro.
18Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo.

19Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa.
20La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
21La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo.
22La beno de la Eternulo riĉigas, Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi.
23Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon; Kaj saĝo, por saĝulo.
24Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.
25Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton.
26Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.
27La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.
28La atendo de piuloj fariĝos ĝojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.
29La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.
30Piulo neniam falpuŝiĝos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.
31La buŝo de piulo eligas saĝon; Sed lango falsema estos ekstermita.
32La lipoj de piulo anoncas favoraĵon, Kaj la buŝo de malpiuloj malicaĵon.