Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 18

Luko 18:37-43

Help us?
Click on verse(s) to share them!
37Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.
38Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min.
39Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min!
40Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:
41Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.
42Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis.
43Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.

Read Luko 18Luko 18
Compare Luko 18:37-43Luko 18:37-43