Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 18:37-43 in Esperanto

Help us?

Luko 18:37-43 in Londona Biblio

37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.
38 Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min.
39 Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min!
40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis:
41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon.
42 Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis.
43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.
Luko 18 in Londona Biblio