Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 109

Psalmaro 109:8-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.
9Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.
10Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
11Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
12Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
13Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
14La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
15Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
16Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.

Read Psalmaro 109Psalmaro 109
Compare Psalmaro 109:8-16Psalmaro 109:8-16