Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro

Psalmaro 82

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Psalmo de Asaf. Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.
2Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
3Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
5Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
6Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
7Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
8Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.