8 Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.
9 Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.
10 Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
11 Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
12 Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
14 La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
15 Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
16 Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.