Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro

Psalmaro 38

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Psalmo de David. Pro memoro. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
2Ĉar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.
3Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
4Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.
5Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsaĝeco.
6Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.
7Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
8Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.
9Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.
10Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.
11Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.
12Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
13Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.
14Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.
15Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
16Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.
17Ĉar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.
18Ĉar mi konfesas mian kulpon; Kaj min ĉagrenas mia peko.

19Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
20Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.
21Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.
22Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!