Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro

Psalmaro 106

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
2Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Aŭdigos Lian tutan gloron?
3Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en ĉiu tempo.
4Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,
5Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.
6Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.
7Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.
8Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.
9Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
10Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.
11Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; Eĉ unu el ili ne restis.
12Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.
13Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.
14Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.
15Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.
16Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
17Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.
18Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.

19Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo.
20Ili ŝanĝis sian honoron En bildon de bovo, kiu manĝas herbon.
21Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
22Miraklojn en la lando de Ĥam, Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.
23Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
24Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.
25Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.
26Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,
27Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disĵeti ilin en la landojn.
28Kaj ili aliĝis al Baal-Peor, Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj.
29Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.
30Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; Kaj la epidemio haltis.
31Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por ĉiuj generacioj kaj eterne.
32Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;
33Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo.
34Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;
35Sed ili miksiĝis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;
36Ili servis al iliaj idoloj, Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.

37Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;
38Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpuriĝis de sango.
39Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj, Kaj malĉastiĝis per siaj agoj.
40Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;
41Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.
42Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.
43Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco.
44Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li aŭdis ilian kriadon;
45Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco;
46Kaj Li aperigis kompaton por ili Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.
47Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.
48Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diru: Amen. Haleluja!