Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro

Psalmaro 13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Psalmo de David. Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?
2Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage? Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi?
3Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
4Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis; Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.
5Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro ĝojas pro Via savo.
6Mi kantos al la Eternulo, Ĉar Li faris al mi bonon.