Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro

Psalmaro 124

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kanto de suprenirado. De David. Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael,
2Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:
3Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;
4Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;
5Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.
6Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
7Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.
8Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.