Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro

Psalmaro 102

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Preĝo de mizerulo, kiam li perdas la fortojn kaj elverŝas antaŭ la Eternulo sian malĝojon. Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; Kaj mia krio venu al Vi.
2Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min.
3Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno.
4Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro, Ĉar mi forgesis manĝi mian panon.
5De la voĉo de mia plorado Algluiĝis miaj ostoj al mia karno.
6Mi similiĝis al pelikano en la dezerto, Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.
7Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.
8Ĉiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj ĵuras per mi.
9Ĉar cindron mi manĝis kiel panon, Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,
10Kaŭze de Via kolero kaj indigno; Ĉar Vi min levis kaj ĵetis.
11Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekiĝas kiel herbo.
12Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
13Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon; Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.
14Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn, Ĉarma estas por ili ĝia polvo.
15Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.
16Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro.
17Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj, Kaj ne forpuŝis ilian petegon.
18Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.

19Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo, El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
20Por aŭdi la ĝemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;
21Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
22Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.
23Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn.
24Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
25En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
26Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.
27Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
28La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.