Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro

Psalmaro 10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?
2Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo; Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.
3Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.
4Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.
5Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj; Viaj juĝoj estas tro alte super li; Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.
6Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.
7Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.
8Inside li sidas en la vilaĝoj; Kaŝe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malriĉulon.
9Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malriĉulon; Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.
10Li insidas, alpremiĝas, Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.
11Li diras en sia koro: Dio forgesis, Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.
12Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.
13Por kio malpiulo malŝatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?
14Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto. Al Vi fordonas sin malriĉulo; Por orfo Vi estas helpanto.
15Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.
16La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam, Pereis la idolistoj de Lia tero.
17Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
18Por doni juĝon al orfo kaj premato, Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.