Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 4

Luko 4:9-32

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de ĉi tie malsupren;
10ĉar estas skribite: Al siaj anĝeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,
11kaj: Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
12Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la Eternulon, vian Dion.
13Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li ĝis estonta tempo.
14Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta ĉirkaŭaĵo.
15Kaj li instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de ĉiuj.
16Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laŭ sia kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj stariĝis, por legi.
17Kaj estis donita al li libro de la profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon, kie estis skribite:
18La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon,
19Por proklami favorjaron de la Eternulo.
20Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj en la sinagogo atente lin rigardis.
21Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj.
22Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris: Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef?
23Kaj li diris al ili: Sendube vi diros al mi la jenan sentencon: Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni aŭdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via patrujo.
24Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo.
25Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando;
26kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino.
27Kaj estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.
28Kaj ĉiuj en la sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion;
29kaj leviĝinte, ili elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin malsupren.
30Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.
31Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li instruis ilin en la sabato;
32kaj oni miris pro lia instruado, ĉar kun aŭtoritato estis lia vorto.

Read Luko 4Luko 4
Compare Luko 4:9-32Luko 4:9-32