Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Kroniko

1 Kroniko 6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1La filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.
2La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel.
3La infanoj de Amram: Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron: Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
4Eleazar naskigis Pineĥason, Pineĥas naskigis Abiŝuan,
5Abiŝua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin,
6Uzi naskigis Zeraĥjan, Zeraĥja naskigis Merajoton,
7Merajot naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon,
8Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Aĥimaacon,
9Aĥimaac naskigis Azarjan, Azarja naskigis Joĥananon,
10Joĥanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem),
11Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon,
12Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ŝalumon,
13Ŝalum naskigis Ĥilkijan, Ĥilkija naskigis Azarjan,
14Azarja naskigis Serajan, Seraja naskigis Jehocadakon.
15Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar.
16La filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.
17Jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei.
18La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel.

19La filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Kaj jen estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj:
20la idoj de Gerŝon: Libni; lia filo: Jaĥat; lia filo: Zima;
21lia filo: Joaĥ; lia filo: Ido; lia filo: Zeraĥ; lia filo: Jeatraj.
22La idoj de Kehat: lia filo: Aminadab; lia filo: Koraĥ; lia filo: Asir;
23lia filo: Elkana; lia filo: Ebjasaf; lia filo: Asir;
24lia filo: Taĥat; lia filo: Uriel; lia filo: Uzija; lia filo: Ŝaul.
25La filoj de Elkana: Amasaj kaj Aĥimot.
26Elkana: la idoj de Elkana: lia filo: Cofaj; lia filo: Naĥat;
27lia filo: Eliab; lia filo: Jeroĥam; lia filo: Elkana.
28La filoj de Samuel: la unuenaskito Vaŝni, kaj Abija.
29La idoj de Merari: Maĥli; lia filo: Libni; lia filo: Ŝimei; lia filo: Uza;
30lia filo: Ŝimea; lia filo: Ĥagija; lia filo: Asaja.
31Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon;
32ili servadis antaŭ la tabernaklo de kunveno per kantado, ĝis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili stariĝadis al sia servado laŭ sia regularo;
33jen estas tiuj, kiuj stariĝadis, kaj iliaj filoj: el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel,
34filo de Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Eliel, filo de Toaĥ,
35filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Maĥat, filo de Amasaj,
36filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja,

37filo de Taĥat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ,
38filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael.
39Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Bereĥja, filo de Ŝimea,
40filo de Miĥael, filo de Baaseja, filo de Malkija,
41filo de Etni, filo de Zeraĥ, filo de Adaja,
42filo de Etan, filo de Zima, filo de Ŝimei,
43filo de Jaĥat, filo de Gerŝon, filo de Levi.
44La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre: Etan, filo de Kiŝi, filo de Abdi, filo de Maluĥ,
45filo de Ĥaŝabja, filo de Amacja, filo de Ĥilkija,
46filo de Amci, filo de Bani, filo de Ŝemer,
47filo de Maĥli, filo de Muŝi, filo de Merari, filo de Levi.
48Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por ĉiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.
49Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por ĉiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al ĉio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio.
50Kaj jen estas la idoj de Aaron: lia filo: Eleazar; lia filo: Pineĥas; lia filo: Abiŝua;
51lia filo: Buki; lia filo: Uzi; lia filo: Zeraĥja;
52lia filo: Merajot; lia filo: Amarja; lia filo: Aĥitub;
53lia filo: Cadok; lia filo: Aĥimaac.
54Kaj jen estas iliaj loĝlokoj, laŭ iliaj vilaĝoj en iliaj limoj: al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, ĉar al ili destinis la loto,

55oni donis Ĥebronon, en la lando de Jehuda, kaj ĝiajn antaŭurbojn ĉirkaŭ ĝi;
56sed la kampon de tiu urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune.
57Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifuĝo: Ĥebronon, Libnan kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jatiron, Eŝtemoan kaj ĝiajn antaŭurbojn,
58Ĥilenon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Debiron kaj ĝiajn antaŭurbojn,
59Aŝanon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ŝemeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
60kaj de la tribo de Benjamen: Geban kaj ĝiajn antaŭurbojn, Alemeton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anatoton kaj ĝiajn antaŭurbojn. La nombro de ĉiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj.
61Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase laŭlote dek urbojn.
62Al la idoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Isaĥar, de la tribo Aŝer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Baŝan dek tri urbojn.
63Al la idoj de Merari laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun laŭlote dek du urbojn.
64Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antaŭurbojn.
65Ili donis laŭlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laŭ la nomoj.
66Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim.
67Kaj oni donis al ili la urbojn de rifuĝo: Ŝeĥemon kaj ĝiajn antaŭurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj ĝiajn antaŭurbojn,
68Jokmeamon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ĥoronon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
69Ajalonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Gat-Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
70kaj de la duontribo de Manase: Aneron kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bileamon kaj ĝiajn antaŭurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj.
71Al la idoj de Gerŝon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase: Golanon en Baŝan kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Aŝtaroton kaj ĝiajn antaŭurbojn;
72de la tribo Isaĥar: Kedeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Dabraton kaj ĝiajn antaŭurbojn,

73Ramoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anemon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
74de la tribo Aŝer: Maŝalon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Abdonon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
75Ĥukokon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Reĥobon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
76de la tribo Naftali: Kedeŝon en Galileo kaj ĝiajn antaŭurbojn, Ĥamonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Kirjataimon kaj ĝiajn antaŭurbojn.
77Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun: Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Taboron kaj ĝiajn antaŭurbojn;
78kaj transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben: Beceron en la dezerto kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jahacon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
79Kedemoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Mefaaton kaj ĝiajn antaŭurbojn;
80kaj de la tribo Gad: Ramoton en Gilead kaj ĝiajn antaŭurbojn, Maĥanaimon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
81Ĥeŝbonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Jazeron kaj ĝiajn antaŭurbojn.