Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Kroniko

1 Kroniko 8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1De Benjamen naskiĝis: Bela, lia unuenaskito, Aŝbel, la dua, Aĥraĥ, la tria;
2Noĥa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina.
3La filoj de Bela estis: Adar, Gera, Abihud,
4Abiŝua, Naaman, Aĥoaĥ,
5Gera, Ŝefufan, kaj Ĥuram.
6Jen estas la filoj de Ehud, kiuj estis ĉefoj de patrodomoj, kiuj loĝis en Geba kaj elmigris en Manaĥaton:
7Naaman, Aĥija, Gera; ĉi tiu elmigrigis ilin, kaj li naskigis Uzan kaj Aĥiĥudon.
8Ŝaĥaraim naskigis sur la kampoj de Moab, post kiam li forigis de si siajn edzinojn Ĥuŝim kaj Baara.
9Li naskigis de sia edzino Ĥodeŝ: Jobabon, Cibjan, Meŝan, Malkamon,
10Jeucon, Ŝoĥjan, kaj Mirman. Tio estis liaj filoj, ĉefoj de patrodomoj.
11De Ĥuŝim li naskigis Abitubon kaj Elpaalon.
12La filoj de Elpaal: Eber, Miŝeam, kaj Ŝemer; ĉi tiu konstruis Onon kaj Lodon kaj ĝiajn filinurbojn;
13kaj Beria, kaj Ŝema. Ili estis la ĉefoj de patrodomoj de la loĝantoj de Ajalon; ili elpelis la loĝantojn de Gat.
14Aĥjo, Ŝaŝak, Jeremot,
15Zebadja, Arad, Eder,
16Miĥael, Jiŝpa, kaj Joĥa estis la filoj de Beria.
17Zebadja, Meŝulam, Ĥizki, Ĥeber,
18Jiŝmeraj, Jizlia, kaj Jobab estis la filoj de Elpaal.

19Jakim, Ziĥri, Zabdi,
20Elienaj, Ciltaj, Eliel,
21Adaja, Beraja, kaj Ŝimrat estis la filoj de Ŝimei.
22Jiŝpan, Eber, Eliel,
23Abdon, Ziĥri, Ĥanan,
24Ĥananja, Elam, Antotija,
25Jifdeja, kaj Penuel estis la filoj de Ŝaŝak.
26Ŝamŝeraj, Ŝeĥarja, Atalja,
27Jaareŝja, Elija, kaj Ziĥri estis la filoj de Jeroĥam.
28Tio estis la ĉefoj de patrodomoj, ĉefoj laŭ siaj generacioj; ili loĝis en Jerusalem.
29En Gibeon loĝis: la fondinto de Gibeon — la nomo de lia edzino estis Maaĥa —
30kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kiŝ, Baal, Nadab,
31Gedor, Aĥjo, kaj Zeĥer.
32Miklot naskigis Ŝiman. Ankaŭ ili apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj.
33Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon.
34La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan.
35La filoj de Miĥa estis Piton, Meleĥ, Taarea, kaj Aĥaz.
36Aĥaz naskigis Jehoadan; Jehoada naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan.

37Moca naskigis Binean; lia filo estis Rafa, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel.
38Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj: Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj Ĥanan. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Acel.
39La filoj de lia frato Eŝek: lia unuenaskito estis Ulam, la dua estis Jeuŝ, kaj la tria estis Elifelet.
40La filoj de Ulam estis kuraĝaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj: cent kvindek. Ĉiuj ĉi tiuj estis el la Benjamenidoj.