Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Kroniko

1 Kroniko 12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Jen estas tiuj, kiuj venis al David en Ciklagon, kiam li estis ankoraŭ kaŝita antaŭ Saul, filo de Kiŝ; ili ankaŭ estis inter la herooj, helpantoj en la milito;
2armitaj per pafarko, povosciantaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra, el la fratoj de Saul, Benjamenidoj:
3la ĉefo Aĥiezer, kaj Joaŝ, filoj de Ŝemaa, la Gibeaano, Jeziel kaj Pelet, filoj de Azmavet, Beraĥa, kaj Jehu, la Anatotano,
4Jiŝmaja, la Gibeonano, heroo el tridek kaj super tridek, Jeremia, Jaĥaziel, Joĥanan, kaj Jozabad, la Gederaano,
5Eluzaj, Jerimot, Bealja, Ŝemarja, kaj Ŝefatja, la Ĥarufano,
6Elkana, Jiŝija, Azarel, Joezer, kaj Jaŝobeam, la Koraĥidoj,
7Joela kaj Zebadja, filoj de Jeroĥam, el Gedor.
8El la Gadidoj apartiĝis al David en la fortikigitan lokon en la dezerto kuraĝaj militistoj, kapablaj batalistoj, armitaj per ŝildo kaj lanco; iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo de leono, kaj rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj:
9Ezer estis la ĉefo, Obadja la dua, Eliab la tria,
10Miŝmana la kvara, Jeremia la kvina,
11Ataj la sesa, Eliel la sepa,
12Joĥanan la oka, Elzabad la naŭa,
13Jeremia la deka, Maĥbanaj la dek-unua.
14Ĉi tiuj el la Gadidoj estis ĉefoj en la militistaro: la plej malgranda estis super cent, kaj la plej granda super mil.
15Ili estis tiuj, kiuj transiris Jordanon en la unua monato, kiam ĝi inundis siajn ambaŭ bordojn, kaj ili dispelis ĉiujn loĝantojn de la valoj orienten kaj okcidenten.
16Ankaŭ el la idoj de Benjamen kaj de Jehuda oni venis en la fortikigitan lokon al David.
17Kaj David eliris renkonte al ili, kaj ekparolis kaj diris al ili: Se vi venis al mi kun paco, por helpi al mi, mia koro estos kun vi; sed se por ruze transdoni min al miaj malamikoj, kvankam miaj manoj estas senkulpaj, tiam vidu tion Dio de niaj patroj, kaj Li juĝu.
18Kaj spirito venis sur Amasajon, la estron de la herooj, kaj li diris: Al vi, ho David, kaj kun vi, ho filo de Jiŝaj, estu paco; paco al vi, kaj paco al viaj helpantoj, ĉar al vi helpas via Dio. Kaj David ilin akceptis kaj faris ilin ĉefoj de la militistoj.

19Ankaŭ el la Manaseidoj oni aliĝis al David, kiam li iris kun la Filiŝtoj milite kontraŭ Saulon, sed ne helpis al ili; ĉar post konsiliĝo la estroj de la Filiŝtoj forsendis lin, dirante: Kun niaj kapoj li aliĝos al sia sinjoro Saul.
20Kiam li venis en Ciklagon, aliĝis al li el la Manaseidoj: Adnaĥ, Jozabad, Jediael, Miĥael, Jozabad, Elihu, kaj Ciltaj, milestroj de la Manaseidoj.
21Kaj ili helpis al David kontraŭ la militistoj, ĉar ili ĉiuj estis herooj, kaj ili estis estroj en militistaro.
22Ĉiutage oni venis pli al David, por helpi al li, ĝis kolektiĝis granda armeo, kiel armeo de Dio.
23Jen estas la nombro de la ĉefaj armitaj militistoj, kiuj venis al David en Ĥebronon, por transdoni al li la regnon de Saul, konforme al la vorto de la Eternulo:
24da Jehudaidoj, portantaj ŝildon kaj lancon, estis ses mil okcent armitaj por la militistaro;
25el la Simeonidoj, batalkapablaj por la militistaro, estis sep mil cent;
26el la Levidoj estis kvar mil sescent;
27kaj Jehojada, estro de Aaronidoj, kaj kun li tri mil sepcent;
28kaj Cadok, kuraĝa junulo, kaj lia patrodomo, dudek du estroj;
29el la Benjamenidoj, samtribanoj de Saul, tri mil; ĝis tiam la plimulto el ili fidele servis al la domo de Saul;
30el la Efraimidoj dudek mil okcent kuraĝaj militistoj, viroj famaj en siaj patrodomoj;
31el la duontribo de Manase dek ok mil, kiuj estis vokitaj laŭnome, por iri reĝigi Davidon;
32el la Isaĥaridoj, kiuj komprenis la cirkonstancojn, kaj sciis, kion Izrael devas fari, estis ducent ĉefoj, kaj ĉiuj iliaj fratoj agis laŭ iliaj vortoj;
33el la Zebulunidoj, militkapablaj, kaj irantaj en militon kun ĉiaj bataliloj, estis kvindek mil, por enviciĝi en konkordo;
34el la Naftaliidoj estis mil estroj, kaj kun ili tridek sep mil kun ŝildoj kaj lancoj;
35el la Danidoj, armitaj por milito, estis dudek ok mil sescent;
36el la Aŝeridoj, militkapablaj kaj pretaj por milito, kvardek mil;

37de trans Jordan, el la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, kun ĉiaj militaj bataliloj, cent dudek mil.
38Ĉiuj tiuj militistoj, prezentantaj aranĝitajn vicojn, venis plenkore en Ĥebronon, por fari Davidon reĝo super la tuta Izrael; ankaŭ ĉiuj ceteraj Izraelidoj estis unuanimaj, por reĝigi Davidon.
39Kaj ili restis tie kun David dum tri tagoj, manĝis kaj trinkis; ĉar iliaj fratoj pretigis por ili;
40ankaŭ tiuj, kiuj estis proksime de ili, ĝis Isaĥar, Zebulun, kaj Naftali, alportadis al ili sur azenoj, kameloj, muloj, kaj bovoj manĝaĵon el faruno, premitajn figojn, sekvinberojn, vinon, oleon, bovojn, kaj ŝafojn en granda kvanto; ĉar estis ĝojo en Izrael.