Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 19

Luko 19:32-39

Help us?
Click on verse(s) to share them!
32Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili.
33Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: Kial vi malligas la azenidon?
34Kaj ili diris: La Sinjoro ĝin bezonas.
35Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin.
36Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo.
37Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis;
38dirante: Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto.
39Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn.

Read Luko 19Luko 19
Compare Luko 19:32-39Luko 19:32-39