1Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!
2Nia heredaĵo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.
3Ni fariĝis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
4Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.
5Oni pelas nin je nia kolo; Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi.
6Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satiĝi per pano.
7Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.
8Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.
9Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.
10Nia haŭto varmegiĝis kiel forno, Por la kruela malsato.
11La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.
12La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.
13La junuloj devas porti muelŝtonojn; La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj.
14La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.
15Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron.
16Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!
17Pro tio senfortiĝis nia koro, Pro tio senlumiĝis niaj okuloj:
18Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta, Ke vulpoj vagas sur ĝi.
19Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,
20Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne, Forlasis nin por longa tempo?
21Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.
22Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis? Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni.