Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo

Josuo 3

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ili elmoviĝis de Ŝitim kaj alvenis al Jordan, li kaj ĉiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaŭ ol transiri.
2Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
3kaj ordonis al la popolo, dirante: Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas ĝin, tiam ekmoviĝu de viaj lokoj kaj iru post ili.
4Sed inter vi kaj ĝi devas esti interspaco de ĉirkaŭ du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimiĝu al ĝi, por ke vi sciu la vojon, laŭ kiu vi devas iri; ĉar vi ne iris laŭ tiu vojo antaŭe.
5Kaj Josuo diris al la popolo: Sanktigu vin, ĉar morgaŭ la Eternulo faros inter vi miraklojn.
6Kaj Josuo diris al la pastroj jene: Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaŭ la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaŭ la popolo.
7Kaj la Eternulo diris al Josuo: En ĉi tiu tago Mi komencos altigi vin antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
8Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante: Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam stariĝu en Jordan.
9Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Aliru ĉi tien, kaj aŭskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.
10Kaj Josuo diris: Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaŭ vi la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Ĥividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
11jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaŭ vi Jordanon.
12Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el ĉiu tribo.
13Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro.
14Kaj kiam la popolo elmoviĝis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaŭ la popolo,
15kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempiĝis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena ĉe ĉiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado),
16tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo.
17Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon.