Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo

Josuo 22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase;
2kaj li diris al ili: Vi plenumis ĉion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian voĉon en ĉio, kion mi ordonis al vi.
3Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo ĝis nun, kaj vi plenumis la deciditaĵon laŭ la ordono de la Eternulo, via Dio.
4Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedaĵo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.
5Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.
6Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.
7Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedaĵon en Baŝan, kaj al la dua duono Josuo donis posedaĵon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.
8Kaj li diris al ili jene: Kun granda riĉaĵo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun arĝento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.
9Kaj turniĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el Ŝilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedaĵo, kiun ili ekposedis laŭ la ordono de la Eternulo per Moseo.
10Kaj ili venis en la distriktojn ĉe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron ĉe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan.
11Kaj aŭdis la Izraelidoj: Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.
12Kaj kiam la Izraelidoj tion aŭdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, por iri kontraŭ ilin milite.
13Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pineĥason, filon de la pastro Eleazar,
14kaj kun li dek ĉefojn, po unu ĉefo el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael; kaj ĉiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.
15Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:
16Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo: Kio estas ĉi tiu krimo, kiun vi faris kontraŭ la Dio de Izrael, forturniĝinte hodiaŭ de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaŭ kontraŭ la Eternulo?
17Ĉu ne sufiĉas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne puriĝis ĝis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael?
18Kaj vi forturniĝas nun de la Eternulo! estos tiel: hodiaŭ vi ribelas kontraŭ la Eternulo, kaj morgaŭ Li koleros kontraŭ la tuta komunumo de Izrael.

19Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
20Jen, Aĥan, filo de Zeraĥ, faris krimon koncerne la anatemitaĵon, kaj la kolero estis kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.
21Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:
22Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aŭ por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaŭ.
23Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aŭ ke ni alportu sur ĝi bruloferon kaj farunoferon, aŭ ke ni faru sur ĝi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu.
24Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaŭ ne diru viaj filoj al niaj filoj: Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?
25kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.
26Tial ni diris: Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj,
27sed nur por ke ĝi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaŭ Li per niaj bruloferoj kaj per niaj buĉoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaŭ al niaj filoj: Vi ne havas parton en la Eternulo.
28Kaj ni pensis: Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros: Vidu la similaĵon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por buĉofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.
29Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraŭ la Eternulo kaj defali hodiaŭ de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por buĉofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaŭ Lia tabernaklo.
30Kaj la pastro Pineĥas, kaj la ĉefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, aŭdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio plaĉis al ili.
31Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj: Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, ĉar vi ne faris kontraŭ la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraŭ la mano de la Eternulo.
32Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, kaj la ĉefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon.
33Kaj tio plaĉis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraŭ ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu loĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.
34Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro: ke ĝi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.