Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo

Josuo 19

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la dua loto eliris por Simeon, por la tribo de la Simeonidoj, laŭ iliaj familioj. Kaj ilia posedaĵo estis meze de la posedaĵo de la Jehudaidoj.
2Apartenis al ili en ilia posedaĵo: Beer-Ŝeba (kun Ŝeba) kaj Molada
3kaj Ĥacar-Ŝual kaj Bala kaj Ecem
4kaj Eltolad kaj Betul kaj Ĥorma
5kaj Ciklag kaj Bet-Markabot kaj Ĥacar-Susa
6kaj Bet-Lebaot kaj Ŝaruĥen: dek tri urboj kaj iliaj vilaĝoj.
7Ain, Rimon kaj Eter kaj Aŝan: kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj.
8Kaj ĉiuj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭ tiuj urboj, ĝis Baalat-Beer, Ramat sude. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Simeonidoj, laŭ iliaj familioj.
9El la landpeco de la Jehudaidoj estis la posedaĵo de la Simeonidoj; ĉar la parto de la Jehudaidoj estis tro granda por ili, tial la Simeonidoj ricevis posedaĵon meze de ilia posedaĵo.
10Kaj la tria loto eliris por la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limo de ilia posedaĵo estis ĝis Sarid.
11Kaj ilia limo iras ĝis la maro kaj Marala, kaj kuntuŝiĝas kun Dabeŝet, kaj kuntuŝiĝas kun la torento, kiu estas antaŭ Jokneam.
12Kaj ĝi iras returne de Sarid orienten, al la flanko de sunleviĝo, ĝis la limo de Kislot-Tabor; kaj ĝi iras al Dabrat, kaj leviĝas al Jafia.
13Kaj de tie ĝi iras orienten, al la flanko de sunleviĝo, tra Gat-Ĥefer kaj Et-Kacin, kaj eliras al Rimon-Metoar kaj Nea.
14Kaj la limo turniĝas de nordo al Ĥanaton, kaj finiĝas en la valo Jiftaĥ-El.
15Kaj Katat, kaj Nahalal kaj Ŝimron kaj Jidala kaj Bet-Leĥem: dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
16Tio estas la posedaĵo de la Zebulunidoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.
17Por Isaĥar eliris la kvara loto, por la Isaĥaridoj, laŭ iliaj familioj.
18Kaj ilia limo estis: Jizreel kaj Kesulot kaj Ŝunem

19kaj Ĥafaraim kaj Ŝion kaj Anaĥarat
20kaj Rabit kaj Kiŝjon kaj Abec
21kaj Remet kaj En-Ganim kaj En-Ĥada kaj Bet-Pacec.
22Kaj la limo kuntuŝiĝas al Tabor kaj Ŝaĥacima kaj Bet-Ŝemeŝ; kaj ilia limo finiĝas ĉe Jordan: dek ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.
23Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Isaĥaridoj, laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
24Kaj la kvina loto eliris por la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj.
25Kaj ilia limo estis: Ĥelkat kaj Ĥali kaj Beten kaj Aĥŝaf
26kaj Alameleĥ kaj Amad kaj Miŝal. Kaj ĝi kuntuŝiĝas al Karmel okcidente, kaj al Ŝiĥor-Libnat.
27Kaj ĝi returniĝas oriente al Bet-Dagon, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun kaj al la valo Jiftaĥ-El norde, al Bet-Emek kaj Neiel, kaj eliras al Kabul maldekstre.
28Kaj Ebron kaj Reĥob kaj Ĥamon kaj Kana ĝis Granda Cidon.
29Kaj la limo returniĝas al Rama kaj al la fortikigita urbo Tiro; kaj la limo returniĝas al Ĥosa, kaj finiĝas ĉe la maro, de Ĥebel ĝis Aĥzib;
30kaj Uma kaj Afek kaj Reĥob: dudek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
31Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Aŝeridoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.
32Por la Naftaliidoj eliris la sesa loto, por la Naftaliidoj, laŭ iliaj familioj.
33Kaj ilia limo estis de Ĥelef, de la kverkaro ĉe Caananim, Adami-Nekeb, kaj Jabneel, ĝis Lakum; kaj ĝi finiĝas ĉe Jordan.
34Kaj la limo turniĝas okcidenten al Aznot-Tabor, kaj eliras de tie al Ĥukok, kaj kuntuŝiĝas al Zebulun sude, kaj al Aŝer ĝi kuntuŝiĝas okcidente, kaj al Jehuda ĉe Jordan oriente.
35Kaj fortikigitaj urboj: Cidim, Cer kaj Ĥamat, Rakat kaj Kineret
36kaj Adama kaj Rama kaj Ĥacor

37kaj Kedeŝ kaj Edrei kaj En-Ĥacor
38kaj Jiron kaj Migdal-El, Ĥorem kaj Bet-Anat kaj Bet-Ŝemeŝ: dek naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.
39Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Naftaliidoj, laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
40Por la tribo de la Danidoj, laŭ iliaj familioj, eliris la sepa loto.
41Kaj la limo de ilia posedaĵo estis: Corea kaj Eŝtaol kaj Ir-Ŝemeŝ
42kaj Ŝaalabin kaj Ajalon kaj Jitla
43kaj Elon kaj Timna kaj Ekron
44kaj Elteke kaj Gibeton kaj Baalat
45kaj Jehud kaj Bene-Berak kaj Gat-Rimon
46kaj Me-Jarkon kaj Rakon, kun la limo apud Jafo.
47Kaj tie finiĝas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraŭ Leŝem, kaj prenis ĝin kaj batis ĝin per glavo, kaj ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi, kaj donis al Leŝem la nomon Dan, laŭ la nomo de Dan, ilia patro.
48Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Danidoj, laŭ iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilaĝoj.
49Kaj ili finis la dividadon de la lando laŭ ĝiaj limoj; kaj la Izraelidoj donis al Josuo, filo de Nun, heredan posedaĵon inter si.
50Laŭ la ordono de la Eternulo ili donis al li la urbon, kiun li petis, Timnat-Seraĥ sur la monto de Efraim; kaj li konstruis la urbon kaj loĝis en ĝi.
51Tio estas la posedaĵoj, kiujn la pastro Eleazar, kaj Josuo, filo de Nun, kaj la familiestroj disdividis al la triboj de la Izraelidoj laŭ loto, en Ŝilo, antaŭ la Eternulo, antaŭ la pordo de la tabernaklo de kunveno. Kaj ili finis la dividadon de la lando.