Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Josuo

Josuo 8

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu, kaj ne estu malkuraĝa; prenu kun vi ĉiujn militistojn, kaj leviĝu kaj iru al Aj; vidu, Mi transdonis en vian manon la reĝon de Aj kaj lian popolon kaj lian urbon kaj lian landon.
2Kaj agu kun Aj kaj kun ĝia reĝo, kiel vi agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo; nur ilian militakiraĵon kaj iliajn brutojn vi povas rabi por vi. Faru insidon malantaŭ la urbo.
3Kaj leviĝis Josuo kaj ĉiuj militistoj, por iri al Aj; kaj Josuo elektis tridek mil homojn, bonajn militistojn, kaj sendis ilin nokte,
4kaj ordonis al ili, dirante: Vidu, vi faros insidon ĉe la urbo, malantaŭ la urbo; ne tro malproksimiĝu de la urbo, kaj estu ĉiuj pretaj.
5Kaj mi, kaj la tuta popolo, kiu estas kun mi, alproksimiĝos al la urbo. Kaj kiam ili eliros kontraŭ nin, kiel antaŭe, ni forkuros de ili.
6Kaj ili eliros post ni, ĝis ni ellogos ilin el la urbo; ĉar ili diros: Ili forkuras de ni, kiel antaŭe. Kaj ni kuros de ili.
7Tiam vi leviĝu el la insido kaj ekposedu la urbon; kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon.
8Kaj kiam vi okupos la urbon, ekbruligu la urbon per fajro; faru laŭ la diro de la Eternulo. Vidu, mi tion ordonas al vi.
9Kaj Josuo sendis ilin, kaj ili iris en insidejon, kaj ili eksidis inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj. Kaj Josuo pasigis tiun nokton meze de la popolo.
10Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejaĝuloj de Izrael antaŭ la popolo al Aj.
11Kaj ĉiuj militistoj, kiuj estis kun li, iris, kaj alproksimiĝis, kaj venis antaŭ la urbon, kaj starigis sian tendaron norde de Aj; kaj inter ili kaj Aj estis valo.
12Kaj li prenis ĉirkaŭ kvin mil homojn, kaj aranĝis ilin inside inter Bet-El kaj Aj, okcidente de Aj.
13Kaj la popolo starigis la tutan tendaron, kiu estis norde de la urbo, tiel, ke ĝia fina parto estis okcidente de la urbo. Kaj Josuo iris en tiu nokto en la mezon de la valo.
14Kiam la reĝo de Aj tion ekvidis, tiam la loĝantoj de la urbo rapide leviĝis kaj eliris kontraŭ Izraelon milite, li kaj lia tuta popolo, sur difinitan lokon antaŭ la valo. Kaj li ne sciis, ke estas kontraŭ li insido malantaŭ la urbo.
15Kaj Josuo kaj la tuta Izrael ŝajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto.
16Kaj ili per krio vokis la tutan popolon, kiu estis en la urbo, por persekuti ilin; kaj ili postkuris Josuon, kaj malproksimiĝis de la urbo.
17Kaj en Aj kaj en Bet-El restis neniu homo, kiu ne kuris post Izrael. Kaj ili lasis la urbon malfermita, kaj postkuris Izraelon.
18Kaj la Eternulo diris al Josuo: Etendu la lancon, kiu estas en via mano, kontraŭ Ajon; ĉar en vian manon Mi ĝin transdonos. Kaj Josuo etendis la lancon, kiu estis en lia mano, kontraŭ la urbon.

19Kaj la insidanoj rapide leviĝis de sia loko, kaj ekkuris, kiam li etendis sian manon, kaj ili venis en la urbon kaj okupis ĝin, kaj rapide ekbruligis la urbon per fajro.
20Kaj la loĝantoj de Aj ekrigardis malantaŭen, kaj vidis, ke fumo de la urbo iras al la ĉielo. Kaj ili ne havis lokon, kien forkuri — nek tien nek ĉi tien; kaj la popolo, kiu estis kurinta al la dezerto, turniĝis kontraŭ la persekutantojn.
21Kaj kiam Josuo kaj la tuta Izrael ekvidis, ke la insidanoj okupis la urbon kaj ke leviĝas fumo de la urbo, ili turniĝis kaj ekbatis la loĝantojn de Aj.
22Kaj tiuj el la urbo eliris renkonte al ili, kaj ili troviĝis en la mezo inter la Izraelidoj, el kiuj unuj estis sur unu flanko kaj aliaj sur la dua flanko, kaj ili batis ilin tiel, ke neniu el ili restis kaj neniu povis forkuri.
23Kaj la reĝon de Aj oni kaptis vivan, kaj alkondukis lin al Josuo.
24Kaj kiam Izrael mortigis ĉiujn loĝantojn de Aj sur la kampo, en la dezerto, kien tiuj ilin postkuris, kaj ĉiuj falis de glavo ĝis plena ekstermiĝo, tiam ĉiuj Izraelidoj reiris en la urbon Aj kaj mortigis tie ĉiujn per glavo.
25Kaj la nombro de ĉiuj falintoj en tiu tago, viroj kaj virinoj, estis dek du mil, ĉiuj loĝantoj de Aj.
26Kaj Josuo ne retiris sian manon, kiun li etendis kun la lanco, ĝis estis ekstermitaj ĉiuj loĝantoj de Aj.
27Nur la brutojn kaj la militakiraĵon de tiu urbo la Izraelidoj rabis al si, laŭ la diro de la Eternulo, kiun Li ordonis al Josuo.
28Kaj Josuo forbruligis la urbon Aj, kaj faris ĝin eterna ruino, dezertaĵo ĝis hodiaŭ.
29Kaj la reĝon de Aj li pendigis sur arbo, kie li restis ĝis la vespero; kaj kiam la suno subiris, Josuo ordonis, kaj oni deprenis lian kadavron de la arbo, kaj ĵetis ĝin antaŭ la pordegon de la urbo, kaj amasigis super ĝi grandan amason da ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ.
30Tiam Josuo konstruis sur la monto Ebal altaron al la Eternulo, Dio de Izrael,
31kiel ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, al la Izraelidoj, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, altaron el ŝtonoj nehakitaj, sur kiujn oni ne levis feron. Kaj oni alportis sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, kaj oni buĉis pacoferojn.
32Kaj li skribis tie sur la ŝtonoj kopion de la instruo de Moseo, kiun li skribis antaŭ la Izraelidoj.
33Kaj la tuta Izrael kaj liaj plejaĝuloj kaj oficistoj kaj liaj juĝistoj staris ĉe ambaŭ flankoj de la kesto, kontraŭ la pastroj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, kiel la fremduloj, tiel ankaŭ la indiĝenoj; duono staris kontraŭ la monto Gerizim, kaj la dua duono kontraŭ la monto Ebal, kiel ordonis antaŭe Moseo, servanto de la Eternulo, por beni la popolon.
34Kaj poste li laŭte legis ĉiujn vortojn de la instruo, la benon kaj la malbenon, konforme al ĉio, kio estas skribita en la libro de la instruo.
35El ĉio, kion ordonis Moseo, ne estis eĉ unu vorto, kiun ne antaŭlegis Josuo antaŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj antaŭ la virinoj, infanoj, kaj fremduloj, kiuj estis inter ili.