Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Marko - Marko 4

Marko 4:23-33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
23Se iu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
24Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros al vi aldonon.
25Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.
26Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron,
27kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel.
28Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.
29Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.
30Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin?
31Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,
32tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo.
33Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ tio, kiel ili povis aŭskulti;

Read Marko 4Marko 4
Compare Marko 4:23-33Marko 4:23-33