Text copied!
Bibles in Esperanto

Marko 4:23-33 in Esperanto

Help us?

Marko 4:23-33 in Londona Biblio

23 Se iu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
24 Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros al vi aldonon.
25 Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.
26 Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron,
27 kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel.
28 Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.
29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.
30 Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin?
31 Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,
32 tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo.
33 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ tio, kiel ili povis aŭskulti;
Marko 4 in Londona Biblio