Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 11

Johano 11:5-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Kaj Jesuo amis Martan kaj ŝian fratinon kaj Lazaron.
6Kaj kiam li sciiĝis, ke tiu estas malsana, li restis ankoraŭ du tagojn en la loko, kie li estis.
7Poste li diris al la disĉiploj: Ni iru returne en Judujon.
8La disĉiploj diris al li: Rabeno, la Judoj ĵus celis ŝtonmortigi vin; kaj ĉu vi denove iras tien?
9Jesuo respondis: Ĉu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, ĉar li vidas la lumon de ĉi tiu mondo.
10Sed se iu iras dum la nokto, li faletas, ĉar en li ne estas la lumo.
11Tion li parolis, kaj poste li diris al ili: Nia amiko Lazaro endormiĝis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.
12La disĉiploj do diris: Sinjoro, se li endormiĝis, li resaniĝos.
13Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.
14Tiam Jesuo diris al ili klare: Lazaro jam mortis.
15Kaj pro vi mi ĝojas, ke mi ne ĉeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.
16Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundisĉiploj: Ni ankaŭ iru, por ke ni mortu kun li.

Read Johano 11Johano 11
Compare Johano 11:5-16Johano 11:5-16