Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Marko - Marko 8

Marko 8:21-38

Help us?
Click on verse(s) to share them!
21Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas?
22Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin.
23Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin: Ĉu vi vidas ion?
24Kaj li ekrigardis, kaj diris: Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn.
25Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare.
26Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante: Nepre ne eniru en la vilaĝon.
27Kaj eliris Jesuo kaj liaj disĉiploj en la vilaĝojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn disĉiplojn, dirante al ili: Kiu, diras la homoj, ke mi estas?
28Kaj ili respondis al li: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Unu el la profetoj.
29Kaj li demandis ilin: Sed vi — kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li: Vi estas la Kristo.
30Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li.
31Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi.
32Kaj li parolis tiun diron malkaŝe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin.
33Sed turninte sin kaj rigardante la disĉiplojn, li admonis Petron, dirante: Iru malantaŭ min, Satano, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.
34Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min.
35Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos.
36Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?
37Ĉar kion homo donu interŝanĝe por sia animo?
38Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj.

Read Marko 8Marko 8
Compare Marko 8:21-38Marko 8:21-38