Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Genezo - Genezo 4

Genezo 4:4-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;
5sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.
6Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo?
7Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi.
8Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin.
9Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato?
10Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.
11Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano.
12Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.
13Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.
14Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
15Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
16Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden.

Read Genezo 4Genezo 4
Compare Genezo 4:4-16Genezo 4:4-16